La unuaj eŭropanoj kiuj alvenis al la regiono estis portugaloj en 1515.[1]Dominikanoj setlis en la insulo en 1556, kaj la teritorio estis deklarita portugala kolonio en 1702. Sekve de Lisbon-instigita malkoloniiga procezo, Indonezio invadis Orientan Timoron en 1975. Tamen tiu invado neniam estis akceptita de aliaj landoj, kaj tiele Portugala Timoro ekzistis oficiale ĝis la sendependeco en 2002.